суббота, 6 августа 2016 г.

Sunos

Plasmo

weiv   
En fiziko kaj ĥemio, plasmo estas stato de materio konsistanta el gaso, kies partikloj estas parte jonigitaj. Alivorte, plasmo konsistas el jonoj, atomaj nukleoj kaj elektronoj kiuj moviĝas libere.
La kosma polvo estas tutaĵo da kosmaj partikloj de polvo aŭ malgrandaj eroj de materio, kies grando estas de kelkaj molekuloj ĝis 0,1 milimetro.
Asteroido estas malgranda ĉiela korpo, kiu moviĝas ĉirkaŭ la Suno same kiel la planedoj – ĉefe en la asteroida zono inter la orbitoj de Marso kaj Jupitero –, sed ne estas kometo (vidu malsupre). Ĉar nur fine de la 1970-aj jaroj oni ekmalkovris asteroidecajn korpojn ekster la orbito de Neptuno, ekzemple la transneptunaj objektoj, oni kutime aplikas la nocion "asteroido" nur al objektoj en la interna Sunsistemo, kaj la esprimon planedeto al ĉiuj.
La Internacia Astronomia Unio aŭ Internacia Astroscienca Unio (oficiale IAU, International Astronomical Union) estas internacia scienca organizaĵo, kiu unuigas naciajn societojn astronomiajn el la tuta mondo. Ĝi estas membro de la Internacia Konsilio de Scienco. Ĝi estas la agnoskita aŭtoritato por nomi stelojn, planedojn, asteroidojn, aliajn ĉielajn korpojn kaj surfacaĵojn de ĉiuj ĉi.
Nanplanedo aŭ nana planedo estas klaso de ĉielaj korpoj en nia sunsistemo. Ĝi estis difinita, kiel nova kategorio, per rezolucio akceptita la 24-an de aŭgusto 2006 de la Internacia Astronomia Unio. La difino koncernas nur la planedan sistemon de la Suno (kiu inkluzivas la Teron), alistelaj sunsistemoj ankoraŭ ne havas klarajn difinojn por tipoj de siaj eroj kaj apenaŭ povas havi, ĉar malmulto estas jam sciata pri ili.
Natura satelito (kelkfoje nomata luno) estas astra objekto, kiu ĉirkaŭiras planedon aŭ alian sub-stelan astron. Ĝi havas pli malgrandan mason ol sia planedo.
Natura satelito (kelkfoje nomata luno) estas astra objekto, kiu ĉirkaŭiras planedon aŭ alian sub-stelan astron. Ĝi havas pli malgrandan mason ol sia planedo.
La Sunsistemo inkluzivas la Sunon, la Teron, sep aliajn planedojn, iliajn naturajn satelitojn kaj milionojn da aliaj objektoj: kaj amason da planedoidoj, asteroidoj, kometoj kaj malpli grandaj objektoj ĝis kosma polvo kaj plasmo interplaneda.
La elektrono (aŭ negatono) estas fundamenta subatoma partiklo, kiu portas negativan elektran ŝargon. Ĝi estas leptono, kiu partoprenas en elektromagnetaj interagoj, kaj ĝia maso estas malpli ol unu milono el la maso de la plej eta atomo. Ĝia elektra ŝargo difiniĝas konvencie esti negativa, kun valoro de −1 en atomaj unitoj. Kune kun atomaj nukleoj, elektronoj konsistigas atomojn; iliaj interagoj kun apudaj nukleoj estas la ĉefa kaŭzo de kemia ligado.

Sunos

weiv   
La Suno (latine Sol, greke Helios) estas la nura stelo de nia Sunsistemo. La restaj objektoj de tiu sistemo rondiras ĉirkaŭ la suno.

Protono

weiv   
La protono estas subatoma partiklo kun pozitiva elektra ŝargo el la grupo de la barionoj. Laŭ la atoma modelo de Niels Bohr, la protonoj kaj la neŭtronoj estas la du nukleonoj aŭ eroj en la atomkerno. Ĝia maso estas 1836-oble pli granda ol tiu de elektrono.

Комментариев нет:

Отправить комментарий