суббота, 6 августа 2016 г.

Metionino

Poluso

weiv   
Poluso povas esti Ĉiu el la du punktoj, je kiuj akso de sfero sekcas ĝian surfacon: ekz. suda poluso de la tero. Ĉiu el la du punktoj de pilo, baterio, magneto, ĉe kiuj aperas kontraŭaj fortoj.

Arginino

weiv   
Arginino (simbolo Arg aŭ R) estas unu el 20 plej kutimaj naturaj aminoacidoj. Ĝi havas flankĉenon guanidino kiel funkcia grupo. En la ne-hepataj histoj, arginino povas sinteziĝi en la ornitina ciklo (aŭ karbamida ciklo). Arginino estas ofte klasifikita kiel unu el la 10 esencaj aminoacidoj.

Treonino

weiv   
Treonino (simbolo Thr aŭ T) estas aminoacido kun alifata hidroksila grupo. Treonino estas hidroksiliziza valino sed pro la hidroksila grupo ĝi estas fakte pli polusita kaj reakciema ol valino. Treonino apartenas al la esencaj aminoacidoj.

Glicino

weiv   
Glicino, ankaŭ nomata glikokolo aŭ aminoaceto (simbolo Gly aŭ G), estas blanka solidaĵo. Ĝi apartenas al en la naturo troviĝantaj aminoacidoj kaj tiel ĝi estas bazmaterialo de proteinoj de la vivantaj organismoj, inkluzive la homojn kaj bestojn.

Alanino

weiv   
Alanino (simbolo Ala aŭ A) estas unu el la 20 plej kutimaj naturaj aminoacidoj. Ĝi estas hidrofoba, kun metil-grupo sur flanka ĉeno; ĝi estas la dua plej malgranda el la 20 aminoacidoj post la glicino. Alanino ne estas enda aminoacido. Ĝi estis unuafoje izolita en 1879.
Histidino (imidazolalanino) (simbolo His aŭ H) apartenas al la 20 proteinogenaj (proteinformantaj) aminoacidoj, kiuj estas koditaj por uzado ĉe la proteina biosintezo en la bazmateriala cirkulo de la organismoj, per baza triopo (CAU, CAC) de RNA.

Prolino

weiv   
Prolino (simbolo Pro aŭ P) estas neesenca aminoacido. La ĝusta, al la IUPAC - nomenklaturo konvena nomo estas (S)-Pirolidin-2-karnonacido. La empiria formulo estas C5H9NO2.

Valino

weiv   
Valino (simbolo Val aŭ V) estas unu el la 20 plej kutimaj, naturaj aminoacidoj sur la Tero, kiuj konsistigas la proteinojn; laŭ la genetika kodo ĝi estas kodita en RNA per la triopoj GUA, GUC, GUG kaj GUU. Nutrade, valino estas esenca aminoacido.
Enda aminoacido aŭ esenca aminoacido estas aminoacido kiun ne eblas sintezi per organismo (kutime priparolas hombesto), kaj pro tio devas esti manĝata.

Cisteino

weiv   
Cisteino (simbolo Cys or C) estas natura, hidrofila ("akvoŝatanta") aminoacido, kun sulfhidrila (SH) grupo. Ĝi troviĝas en plimulto de la proteinoj. Se ĝi kontaktiĝas kun aero, ĝi oksidiĝas al cistino, kiu estas du cisteinaj molekuloj interligitaj per dusulfida ligo. Je tiu procezo estiĝas unu molekulo de akvo (H2O) kiel kromprodukto.
La aminoacido metionino (simbolo Met aŭ M) aperas en du spegulizomera (ĥiralo) formo. La L-metionino estas esenca por la homo, proteinogena aminoacido, kiu nomiĝas ankaŭ post IUPAC kiel Alfa-Amino-Gama-metiltiobuteracido. Entute ekzistas nur du aminoacidoj (ambaŭ hidrofoboj), kiuj ligas sulfuron (metionino kaj cisteino). Ĉe metionino, la sulfuro estas ligita tra Tioetera ligo kaj pro tio ĝi estas malpli reakciema.

Комментариев нет:

Отправить комментарий