суббота, 6 августа 2016 г.

Lingvoscienco

Reptilioj (Reptilia)[1] estas klaso de vertebruloj, kiu enhavas la nuntempajn testudojn, krokodilojn, serpentojn, lacertojn kaj tuatarojn, ties formortintajn parencojn, kaj kelkaj el la formortintaj prauloj de mamuloj. Pro sia evolucia historio kaj la diverseco de formortintaj formoj, la valideco de la klaso ne estas jam universale eltenita en sciencaj fakaj etosoj, kvankam en la praktiko, ĝi restas uzata de kelkaj biologoj kaj plej mezedukitaj homoj, ĉefe ĉe amaskomunikilaro. La studado de reptilioj, historie kombinita kun tiu de amfibioj, estas nomata herpetologio.
Marfruktoj estas diversaj manĝeblaj maraj moluskoj kaj krustuloj. Fiŝoj ne estas marfruktoj laŭ tiu difino.
Taksonomio (el la greka ταξινομία, kiu signifas « leĝo de ordigo ») estas la parto de biologio, kiu celas sistematikan klasigadon de vivuloj. En la klasika aŭ tradicia taksonomio: la grupigo okazas laŭ morfologiaj trajtoj, karakterizaĵoj. La priskribo okazas surbaze de fotoj, desegnaĵoj, mezuradoj kaj referencaj specimenoj. En la nombra taksonomio, oni kolektas kiel eble plej multajn indikojn (biologian, genetikan, morfologian, kondutan ktp.) pri la klasifikonta taksono. Poste oni grupigas taksonojn, analizas la parencecon nur surbaze de la estantaj aŭ mankantaj indikoj.
Marmamuloj aŭ Maraj mamuloj estas varia grupo de 120 specioj de mamuloj kiuj estas ĉefe ocean-loĝantoj aŭ dependas de la oceano por manĝo. Ili inkludas la Cetacojn (balenoj, delfenoj, kaj porkocetoj), la sirenojn (manatoj kaj dugongoj), la fokojn (veraj fokoj, orelfokoj kaj rosmaro), kaj plurajn lutrojn (la mar-lutro kaj la kat-lutro). La blanka urso, kvankam ne tute akvoloĝanto, estas ankaŭ kutime konsiderita mara mamulo ĉar ĝi vivas en flosglacioj la plej granda parton aŭ la tutan jaron.

Fiŝaĵo

weiv   
La termino fiŝaĵo aludas al fiŝoj uzataj kiel manĝaĵo. Tiuj fiŝoj povis esti fiŝkaptitaj el akvo —oceanoj, maroj, riveroj, lagoj—, sed ankaŭ povas esti breditaj pere de teknikoj de akvokulturo. Depende el la diversaj tipoj de fiŝoj, oni akiras distingajn tipojn de fiŝaĵoj. La termino aplikiĝas simple al fiŝoj, de tie la vorto fiŝaĵo; kvankam ekde la disigo de la Romia Imperio ĝis la komencoj de la Moderna Epoko aplikiĝis eĉ al iaj akvobirdoj kiaj anasoj, anseroj kaj brantoj, kiuj estis laŭrajte manĝataj dum la Karesmo, kiam oni ne rajtis manĝi alian viandon for de tiu de fiŝoj kaj marfruktoj

Metiejo

weiv   
Metiejo (angle workshop) estas eduka agado inter alia por lerni tute aŭ parte metion en kiu aktiva partopreno de partoprenantoj ludas gravan rolon. Metiejo povas esti kelkhora ĝis kelktaga.

Scienco

weiv   
Scienco (el la latina vorto scientia, kun la signifo "sci-aro") estas agadosfero de la homo, kies funkcio estas ellaboro kaj sistemigo de objektiva scio pri la realo. Scienco estas unu el formoj de la socia konscio. Ĝi inkluzivas la agadon por akiro de novaj scioj, eltrovon de la leĝoj de la naturo, ankaŭ ĝiajn rezultojn, la sumon de la scioj kaj estas bazo de la nuntempa homara mondobildo.
Komputilo estas aparato, kiu aŭtomate per programoj prilaboras datenojn laŭ instrukcioj.
Matematiko (de la greka μαθημα [matema] - scienco, lernado) estas ekzakta logika dedukta scienco, kiu studas aksiomajn abstraktajn strukturojn (laŭ kvanto, formo, aranĝo) uzante logikan formalan lingvon. La specifaj strukturoj de matematiko plejofte originas de natursciencoj, plej multe de fiziko, sed matematikistoj difinas ankaŭ aliajn konceptojn por pure internaj bezonoj de la scienco. Matematiko jam penetris tra la tuta moderna vivo: modeligi precizajn instrumentojn, evoluigi novajn teknologiaĵojn kaj komputilojn, konstrui domojn; eĉ baki kukon bezonas aplikon de nocioj de nombroj, geometr
Lingvoscienco (aŭ lingvistiko aŭ malpli ofte lingviko) laŭ larĝa difino estas ĉia studo pri homa lingvo, nome la fako de lingvistoj.
La Commodore 64 [Komodor 64] (aŭ CBM64) estas la plej konata porhejma komputilo de la usona firmao Commodore International. Ĝi datiĝas de la komenco de la porhejmaj kaj porhobiaj komputiloj.

Комментариев нет:

Отправить комментарий