суббота, 6 августа 2016 г.

Bizanca imperio

Anatolio

weiv   
Anatolio (greke ανατολή, turke Anadolu, estas la azia parto de hodiaŭa Turkio, kun sia centro en la malmara anatolia altebenaĵo de Turkio. Pro sia oportuna geografia situo, ĝi ĉiam estis ekonomie kaj kulture prospera regiono. Anatolio estis laŭvice la kerno de la greka kaj kristana bizanca imperio, la turka kaj islama otomana imperio kaj nun la turka kaj moderna nacio Turkio. Historie, la mondparto en la antikva tempo estis nomata Malgrand-Azio, paŭso de la greka Μικρά Ασία kaj la latina Asia Minor): Tamen la helenisme influita Malgrand-Azio akcentis aparte la apudmarajn regionojn de nuna Tur

Sirio

weiv   
Sirio (arabe: سورية Surijah) estas lando en Mezoriento ĉe la orienta marbordo de Mediteraneo kiu havas landlimojn kun Israelo, Libano, Jordanio, Irako kaj Turkio.

Egiptio

weiv   
La Araba Respubliko Egiptio (arabe: جمهورية مصر العربية, pron. Por aŭskulti bv alklaki ĉi ligon "Gumhurijat Misr al-Arabijah" Gumhurijat Misr al-Arabijah ) estas regno en nordorienta Afriko, kiu ankaŭ entenas la duoninsulon Sinajo en Azio. La plej granda parto de ĝia areo apartenas al la dezerto Saharo, kiu estas enloĝata nur ĉe la oazoj. La ĉefurbo de Egiptujo estas Kairo.
Palestino (arabe: فلسطين Filasṭīn) estas regiono de la orienta Mediteraneo kiu situas sude de Libano, norde de Egiptio kaj okcidente de la rivero de Jordano. La plej granda urbo estas Jerusalemo, sankta urbo de tri religioj (islamo, judismo kaj kristanismo). Ekde la Israela-Araba Milito de 1948, la areo povas esti dividitaj en la Ŝtato de Israelo, Cisjordanio kaj la Gaza Sektoro. Estas daŭra konflikto pri la estonteco politika statuso de la regiono.
Pax Romana (latinaĵo por "Romia paco") estis la longa periodo de relativa paco kaj minimuma vastiĝo de militforto travivita de la Romia Imperio en la unua kaj duaj jarcentoj a.K. Ĉar ĝi estis establita de Cezaro Aŭgusto ĝi foje estas nomita Pax Augusta. Ĝia interspaco estis ĉirkaŭ 200 jaroj (27 a.K al 180 p.K).
Gajo Julio Cezaro Aŭgusto aŭ simple Aŭgusto (naskiĝis la 23-an de septembro, 63 a.K., mortis la 19-an de aŭgusto, 14 p.K; latinlingve Gaius Iulius Caesar Augustus), estis la unua imperiestro de la Romia imperio, kvankam li nomis sin nur la "Unua Civitano" (princeps), kaj la "Patro de la Patrujo" (pater patriae). Antaŭ 44 a.K. oni nomus lin Oktavio (Gaius Octavius Thurinus), inter 44 - 27 a.K., Oktaviano (Gaius Iulius Caesar Octavianus), kaj je 27 a.K., li akiris la nomon Aŭgusto (Augustus). Li partoprenis en la dua triumviraro kaj la pra-nevo kaj heredonto de Julio Cezaro. Kiel triumviro kaj
La Romia Respubliko (-509 al -27) estis la etapo de Romio kiam ĝi estis respubliko. Dum la jaro -509, post la seksatenco kontraŭ Lukrecia, la romianoj mortigis la reĝon (kiu ne estis romano, sed etruskano) kaj starigis la Respublikon. La ĉefaj organoj de la registaro estis la Senato de riĉaj bienistoj, kaj la du Konsuloj, elektitaj por unu jaro. Sed ankaŭ la popolo, per la tribunoj kaj voĉdonadoj, havis potencon. La ekvilibro inter la popolo (pleboj) kaj la grandaj bienistoj (la patricioj) estis tre grava, ĉar multaj aliaj ŝtatoj ruiniĝis kiam la riĉularo aŭ la popolo gajnis tro da potenco ka

Romio

weiv   
Romio estis la antikva regno, kies ĉefurbo estas Romo, kiu estris la Sudan Eŭropon kaj la Nordan Afrikon dum 1000 jaroj. Ĝia historio konsistas el tri grandaj epokoj:
Konstantinopolo (greke: Κωνσταντινούπολις, Kōnstantinoúpolis, aŭ ἡ Πόλις, hē Pólis; romia nomo: Constantinopolis) estas malnova nomo de la nuna urbo Istanbulo en Turkio. Ĝia originala nomo estis Bizanco (Greke: Βυζάντιον, Byzántion). Ĝi estis en la eŭropa flanko de markolo Bosporo ĉe 41.01 Norde, 28.58 Oriente.
Ĝermanoj estas aro da etnoj loĝantaj en centra orienta kaj norda Eŭropo - do Ĝermanio - de almenaŭ 1000 jaroj a.K. El tiu etnaro devenas la nunaj islandanoj, norvegoj, svedoj, danoj, germanoj, angloj kaj nederlandanoj. La lingvoj parolataj de tiuj popoloj apartenas al la ĝermana lingvaro.
Bizanca imperio (395–1453) estis la greka, orienta parto de la romia imperio, kiu travivis la atakojn de la ĝermanoj en la 5-a jarcento, de la araba imperio en la 7-a jarcento sed, en la finaj jarcentoj, estis formanĝita iom post iom de la turkoj kaj Venecio ĝis la falo de Konstantinopolo en 1453. La turkoj poste starigis la otomanan imperion, kiu regis grandparte la saman teritorion, sed estis turka kaj islama, ne greka kaj kristana. La rusa imperio, regita de caro (= cezaro), rigardis sin kiel la veran heredinton de la bizanca imperio. Moskvo estis la "tria Romo".

Комментариев нет:

Отправить комментарий