суббота, 6 августа 2016 г.

Baterio

Fenolftaleino estas en ĥemio ofte uzata indikilo de acideco resp. alkaleco. Ĝia nomo deriviĝas de fenolo kaj ftaleino. Ĝia suma formulo estas C20H14O4; ĝia nomo laŭ IUPAC estas 3,3-bis(4-hidroksifenilo)-1,(3H)-isobenzofuranono).
Metiloranĝo estas pH indikilo ofte uzata en titraĵoj pro ties klara kaj distinkta ŝanĝokoloro. Pro tio ke ĝi ŝanĝas koloron dum variado de la pH en solvaĵoj, ĝi uzatas en titraĵoj por mezuri acidokoncentriĝojn. Kontraŭe al la universalaj indikiloj, metiloranĝo ne posedas plenspektron da ŝanĝokoloro, tamen ĝia fina punkto estas tre preciza.

Lakmuso

rviuq   
Lakmuso (de nederlanda lakmoes) estas kunmetita planta farbaĵo, kiun oni uzas tradicie por identigi acidon aŭ alkalon. Ĝi ruĝiĝas en acida solvaĵo (pH-valoro pli malgranda ol 4,5), dum ĝi bluas en alkalaj solvaĵoj (pH-valoro pli granda ol 8,3). En la transira pH-sekcio, en preskaŭ neŭtra kemia efiko, ĝi estas lila.

Metalo

rviuq   
Metalo (el greka μέταλλον métallon, "mino, elfosejo, metalo"[1][2]) estas materialo (elemento, kombinaĵo, aŭ alojo) kiu estas tipe malmola, opaka, brila, kaj havas bonan elektran kaj termikan konduktivojn. Metaloj estas ĝenerale maleebla — tio estas, ili povas esti martelitaj aŭ premitaj permanente ekster ilia formo sen rompo aŭ krakado — same kiel fandebla kaj duktila (ebla esti fadenigita al fajna kablo).[3] Ĉirkaŭ 91 el la 118 elementoj en la perioda tabelo estas metaloj (kelkaj elementoj ŝajnas kaj metalaj kaj nemetalaj formoj).
Klorida acido estas solvaĵo de hidrogena klorido en akvo. Ĝi estas forta neorganika acido. Ĝia formulo estas HCl.
Svante August Arrhenius (naskiĝis en 1859, mortis en 1927) estis Sveda kemiisto kiu ricevis la Nobel-premion de kemio en 1903 "por signi la specialan signifon de lia teorio de elektrolita disociado por la evoluo de kemio". Li estas tre konata pro siaj laboroj pri acidoj.
Redoksa reakcio estas kemia reakcio konsistanta el reakciopartoj kiel oksidiĝo kaj redukto. Multaj reakcioj en kemio estas redoksaj reakcioj, al tiuj apartenas la reakcioj por produkto de metaloj kaj kemiaj reakcioj ĉe la elektrokemiaj procesoj en la baterioj.
Bazo en ĝenerala lingvouzo signifas (laŭ ReVo): 1) Malsupra subportanta parto de objekto: bazo de turo, de vazo, de statuo, de monto, de triangulo, de vegetaĵo; arĝentajn bazojn li faris sub la dudek tabuloj [1]; el malnova bazo novaj plantidoj kreskas Z. Vidu: fondo, fundo, fundamento, grundo, piedestalo, soklo. 2) (figure) Esenca, fundamenta principo: bazo de teorio; la justeco estas la bazo de socio; volo, laboro, obstino estas la bazoj de sukceso.
La oksidiĝa nombro de unu atomo ene de kemia ligo estas formale mezura nombro por priskribi la rilatojn de la elektrona denso ĉirkaŭ la atomo. Pozitiva oksidiĝa nombro montras, ke la elektrona denso – kompare al la normala stato – estas malpliigita; la negativa montras la malon.

Baterio

rviuq   
Elektra baterio (ankaŭ akumulatoro okaze de por aŭtomobiloj, industria uzo) estas grupo de galvanaj piloj. La nocio hodiaŭ ankaŭ signifas la unuopajn pilojn.
En kemio solvaĵo estas likva homogena miksaĵo de unu aŭ pliaj substancoj. Ordinara ekzemplo estas solido solvanta en likvo, kiel salo aŭ sukero en akvo. Ankaŭ gasojn oni povas solvigi en likvo, kiel karbona duoksido en akvo estiĝas karbonata akvo.

Комментариев нет:

Отправить комментарий