суббота, 6 августа 2016 г.

Izolilo

Saleco

weiv   
Saleco estas la kvanto de solvita salo kiel enhavo de akvejo. Ĝi estas ĝenerala termino uzata por priskribi la nivelojn de diversaj saloj kiaj la natria klorido, magnezio, hidrokarbonato ktp. Saleco krome povas aludi ankaŭ al sala enhavo de grundoj (vidu grunda saleco).
Komuna salo estas minerala substanco komponita ĉefe el Natria klorido (NaCl), nome kemia kombinaĵo apartenanta al pli granda klaso de jonaj saloj; salo en sia natura formo kiel kristala mineralo estas konata kiel roksalo aŭ halito. Ĝi estas konata populare ankaŭ kiel tabla salo aŭ kuirsalo.

Oksigeno

weiv   
Oksigeno (lat. Oxygenium) estas kemia elemento de la perioda tabelo kun la simbolo O kaj atomnumero 8.

Oksidigo

weiv   
Oksidigo (aŭ oksidiĝo depende de la vidpunkto (Kemia kaj Scienc-teknika vortaro donas ambaŭ difinon), oksidado, elektrontransdono) estas kemia reakcio. Dum tiu proceso la oksidiginda materialo (elektrondonanto) (kemiaĵo) transdonas elektrono(j)n al la oksidiganto (oksigidenzo, elektronakceptanto). Tiu lasta estas per la elektronakcepto reduktita (redukto). Do tiel per la oksidigo estas ĉiam kunligita ankaŭ unu redukta reakcio. Ambaŭ reakcioj estas konsideritaj kiel partoreakcioj de redoksa reakcio.
Akcipitredoj estas familio de la birda klaso de vertebruloj, kiu havas 8 subfamiliojn kaj diversajn genrojn kaj speciojn. La familio de Akcipitredoj estas – kune kun falkoj – unu el la du grandaj familioj el la ordo Falkoformaj – tagaj rabobirdoj – kaj la plej multnombra -laŭ specioj- el la du. Ĝi enhavas grupojn kiel agloj, milvoj, vulturoj, akcipitroj, cirkuoj, buteoj, ktp.

Vulturo

weiv   
Vulturo estas birdo el la familio de akcipitredoj, kiu enhavas ankaŭ aliajn tagajn rabobirdojn, kiel agloj, milvoj, cirkuoj, ktp. kaj el ties subfamilio Aegypiinae, kun nudaj kolo, kapo kaj vizaĝo, nutrantaj sin de putraĵo.

Vulkano

weiv   
Vulkano estas malfermaĵo en la krusto de planedo, kiu lasas magmon, lafon, cindron kaj gasojn eliri al la planeda surfaco. Sur la Tero la vulkanoj troviĝas laŭlonge laŭ limoj de tektonaj platoj kaj en la tiel nomataj varmaj makuloj. La vorto vulkano devenas de la nomo de la vulkan-insulo "Vulcano" en la Tirena Maro, kies nomo venas de la romia dio Vulkano. La scienco, esploranta la vulkanan agadon, nomiĝas vulkanoscienco aŭ vulkanologio.

Asfalto

weiv   
Asfalto estas miksaĵo de bitumo kiel ligento kun volumenaĵo (kutime gruzo aŭ sablo). La bitumo, natura aŭ artefarita organika substanco bazita je hidrokarbidoj, estas ĉe certaj temperaturoj glueca, tirmola, tenaca kaj elasta. Ĝi estas kapabla ligi la grajnojn de volumenaĵo kaj tiel konsistigi firman kaj elastan materialon, plejofte uzata por surkovri stratojn.

Irlando

weiv   
Irlando aŭ Ejro (Éire en la ejra lingvo, Ireland en la angla) estas lando en okcidenta Eŭropo. Ĝi kovras proksimume 5/6 de la insulo Irlando. Oni foje uzas la terminon Respubliko de Irlando/Respubliko de Ejro (Poblacht na hÉireann/Republic of Ireland), sed tio estas "leĝa priskribo" de la ŝtato, ne ties nomo. La oficiala nomo ekde 1937, kiam akceptiĝis la nuna konstitucio, restas simple Irlando aŭ Ejro.

Izolilo

weiv   
Izolilo estas objekto, kiun oni uzas por izoli kaj ordinare porti konduktilon aŭ aparatoparton[1]. Ĝi permesas izoli unu konduktilon de alia.

Islando

weiv   
Islando (signifante "Glacilando") estas vulkana insulo en Norda Atlantiko inter Gronlando, Norvegio, Irlando, Skotlando kaj Ferooj. La areo de la lando estas proksimume 103 000 km². Pro tio ĝi estas la 18a plej granda insulo en la mondo.

Комментариев нет:

Отправить комментарий