La Sankta Romia Imperio aŭ Sankta Romia Regno, ekde ĉirkaŭ 1450 la Sankta Romia imperio de Germana Nacieco (germane: Heiliges Römisches Reich Deutscher Nation, latine: Sacrum Romanum Imperium Nationis Germanicae), en Skandinavio ofte nomata "German-Romia Imperio", en Germanio mem "la unua" aŭ "malnova imperio" estis la multetna komplekso sed plejparte ĝermana, okcident- kaj centr-eŭropa imperio kreita, ekde kiam la papo kronis Karolon la Grandan en la jaro 800. Post divido inter liaj filoj, fondis la Sanktan Romian Imperion Oto la 1-a en 961. La imperio ĉesis ekzisti en 1806 pro premo de Napo
Mediteraneo estas maro inter Eŭropo, Azio kaj Afriko. Fakte sude de suda Eŭropo, norde de Nordafriko kaj okcidente de Okcidenta Azio (Levantenio). En la okcidento, la Ĝibraltara Markolo konektas ĝin kun Atlantiko, precize inter suda Hispanio kaj norda Maroko. Tiele la maro estas foje konsiderata parto de la Atlantika Oceano, kvankam ĝi estas kutime identigita kiel komplete separata akvejo. Ĝi estas preskaŭ ĉirkaŭita de tero, nome la Mediteranea regiono. Ekde 1869, la Sueza Kanalo interkonektas Mediteraneon kun la Ruĝa Maro sudoriente. Simile nordoriente tra Bosporo oni aliras al konektita sed
Grekio aŭ Grekujo, malofte ankaŭ nomata Greklando, estas lando en Balkana duoninsulo, ankaŭ sur la centoj da insuloj de Egea, Ionia kaj Mediteranea maroj. Grekio limas Bulgarion, Albanion, la Respublikon Makedonio kaj Turkion.
La Romia Imperio (27 a.K. ĝis 476 p.K.) estis imperio de la epoko de la Grek-romia antikvo, kies ĉefurbo estis Romo, kaj kiu regis la landojn ĉirkaŭ la Mediteraneo dum kvin jarcentoj laŭ sistemo de aŭtoritatismo. En 476 Romio kaj la okcidentaj provincoj disfalis pro la atakoj de ĝermanoj. La orienta, greklingva parto de la imperio, kiu hegemoniis aparte depost 395, travivis kaj daŭre ekzistis sub la gvido de Konstantinopolo sub la nomo Bizanca imperio. La ĝermanoj mem poste penis restarigi la iaman imperion sub la nomo Sankta Romia Imperio.
La baseno de la Mediteranea estas geografia koncepto kun kulturaj kaj historiaj konotacioj.
Epoko estas grava periodo en historia evoluprocezo. Oni parolas pri epokoj en la (ĝenerala) homa historio kaj en la diversaj branĉoj de la arto, sed ankaŭ en aliaj kuntekstoj. La vorto devenas de la greka "epoche" = halto kun la signifo haltopunkto en la tempokalkulo, tio estas punkto kie komencas io nova kaj grava.
Asirio estis antikva lando, en la norda parto de Mezopotamio. Ĝi kreiĝis en 3-a jm a.K. kaj ekzistis ĝis 7-a jc a.K. En tiu tempo, loĝantaro de Asirio, laŭ kulturo, lingvo kaj etno preskaŭ ne diferencis de la najbara Babilonio. La asiria lingvo estis dialekto de asiro-babilona aŭ akada lingvo. Asirianoj adoradis la tutan babilonan panteonon de dioj, sed en ĝia kapo starigis sian dion - Aŝuron. La ĉefurbo de lando nomiĝis pro la dia nomo - Aŝuro aŭ Asiro, kaj la lando - Asirio.
Babilono estis antikva urbo, situanta ĉe la orienta bordo de Eŭfrato, estis ĉefurbo de Babilonio en 2-a kaj 1-a jarmiloj a.K. Ĝi estis fama pro siaj muregoj, sia zigurato kaj la pendĝardenoj. La ruinoj de Babilono estis malkovritaj 90 km-ojn sude de la moderna Bagdado en Irako.
Mitano estis Indo-Irana imperio en nordo de Mezopotamio, kiu ekzistis ĉ. 150 jaroj, ĝis 1369 a.K.. Mitano ne estis tiel fama regno, kiel Babilonio aŭ Asirio, sed dum unu periodo ĝi fortiĝis. Ĝia kurtdaŭra ekzisto estas kaŭzo de tio, ke ni ne konas Mitanan arton kaj arkitekturon. La ĉefurbo de Mitano estis Vaŝukkani, kiu probable situis ĉe la rivero Habur (nuntempa Sirio).
La civilizo de la antikva Egiptio estis longtempa civilizo en norda-orienta Afriko. Ĝi koncentriĝis laŭ la meza ĝis la malsupra fluo de rivero Nilo. La civilizo atingis sian plej grandan amplekson dum la dua jarmilo antaŭ Kristo, tiu ĉi periodo estas markita kiel periodo de Nova Imperio. Ĝi etendiĝis de la Nila delto norde ĝis Ĝebel Barkal apud la kvara nila katarakto sude. En diversaj periodoj la antikva Egiptio ensumigis regionojn de suda Levanto, la orienta dezerto kaj la bordon de la Ruĝa Maro, Sinajon kaj la okcidentan dezerton (kelkaj oazoj).
Justiniano la 1-a aŭ Justiniano la granda (latine: Flavius Petrus Sabbatius Iustinianus) (ĉ. 483 – ĉ. 14-a de novembro 565) estis imperiestro de la Orient-Romia Imperio ekde 527 ĝis sia morto. Li estis la dua membro de la Justinida Dinastio, post la morto de sia onklo Justino la 1-a kaj edzo de Theodora.
Комментариев нет:
Отправить комментарий