суббота, 6 августа 2016 г.

Programlingvo

Muso estas dialoga flankaparato kiun la uzanto movas (fakĵargone: trenas) sur horizontala ebeno (ekzemple sur sia tablo, prefere kovrita per musmato), tiel movante musindikilon sur komputila ekrano. La elekto de la montrata pozicio kaj de la responda opcio indikita per piktogramo estas farata per premo ("klako") sur klavon provizitan sur la muso.

Modemo

weiv   
Modemo (kofrovorto el Modulatoro/Demodulatoro) servas por transformi ciferecajn datumojn en analogajn signalojn (modulado) kaj aliflanke (ĉe la akcepta flanko) denove ciferecigi ilin (demodulado). La modulata signalo, nomita analoga, estas transmisiita per analoga reto.

Presilo

weiv   
Presilo[1] aŭ printilo[2] estas flankaparato uzata por surpaperigi informojn el komputilo. La historio de presiloj komenciĝas kun Charles Babbage, kiu en 1822 inventis la Difference Engine. La komputilo havis aparaton por aŭtomate presi rezultojn de komputado.[mankas fonto]
Procesoro[noto 1], aŭ datentraktilo (laŭ NPIV), estas subsistemo de datum-prilabora sistemo, centra unuo de la komputilo. Ĝi malkodigas la enirajn signojn, prilaboras ilin kaj la rezulton kondukas al la eliraj unuoj, kiuj rekodigas tiujn datenojn al informoj.

Skanilo

weiv   
Skanilo (de la angla to scan = pripalpi, ekzameni) estas datumprilabora flankaparato, ĉe kiu la objekto estas pripalpita laŭ sistemo, reguloj.
KVM - Klavaro Video Muso - aparataĵo por kontroli multajn komputilojn per unu aro de muso, monitoro kaj klavaro.
Buso - estas interna kanalo kunliganta komputilajn elementojn ekz suda ponto kaj norda ponto aŭ procesoro kaj ĉefmemoro. Ĉefa trajto de buso estas trafika povo, kiu estas mezurata en kvanto da informo transdonata tra la buso dum tempouno. Ekz buso HyperTransport havas trafikpovon 3.2 GB dum sekundo. Al la trafikpovon ĉefe influas du ecoj de buso: biteco kaj frekvenco. Biteco prezentas kvanton de informo transdonatan dum unu takto. Ekz buso PCI estas 32-bita - tio signifas, ke dum unu takto la buso povas transdoni 32 bitojn da informo. Frekvenco montras kiom da taktoj okazos dum unu sekundo.

Datumo

weiv   
Datumo aŭ dateno estas termino en la faklingvo de la informadiko, kies signifo estas komputile traktebla informo. Plej ofte la vorto aperas en pluralo.
Dosierujo estas listo, kiu enhavas dosierojn, kaj ankaŭ igas lokon por konservi la dosierojn.

RAIDs

weiv   
RAID signifas Redundant Array of Independent (aŭ, origine: Inexpensive) Disks (Redunda aro de memstaraj (aŭ malmultkostaj) diskoj).
Programlingvo estas artefarita lingvo, kreita por transdoni komandojn al aparatoj, plejofte al komputiloj. Programlingvoj estas uzataj por krei programojn kiuj kontrolas la konduton de ia aparato kaj por formuli precizajn algoritmojn.

Комментариев нет:

Отправить комментарий