суббота, 6 августа 2016 г.

Fluorida acido

Energio

weiv   
La vorto energio devenas de la greka "energeia" ( ἐνέργεια) kaj havas signifon "ago, agado". Ĝi estas komuna kvanto, kiu permesas mezuri la kapablon de materio produkti laboron.
En fiziko, movokvanto estas fizika kvanto rilatita al la rapido kaj la maso de objekto.

Fiziko

weiv   
Fiziko estas la scienco pri la naturo kiu priskribas la fundamentajn ecojn, la movadon, kaj la interagojn de la konstituantoj de la Universo. Fizikistoj priskribas tion ĉi en terminoj de la movokvanto kaj energio de la konsisteroj kaj la interagaj fortoj inter la konsisteroj. La tempa naturo de agado ĉe distanco de fortoj estas priskribitaj de fizikistoj per fundamentaj partikloj. Ekzemple, la fotono peras la elektromagnetan interagon inter elektrono kaj protono. Fizikistoj ĉiam premas por pli fundamenta priskribo de la konsistaĵoj de naturo; kaj tiel per priskribo de komponantoj de "fundamen

Atomo

weiv   
Atomo estas, laŭ fiziko, la baza ero kiu konsistigas materion.

Molekulo

weiv   
Molekulo estas kunmetaĵo, elektre neŭtra, de almenaŭ du atomoj, kiuj povas libere ekzisti. Ĝi estas la plej malgranda ero de kemia korpo konservanta ankoraŭ la ecojn de la tuto kaj nedisigebla per fizikaj procedoj.
Aminoacidoj estas organikaj molekuloj kiuj entenas du funkciajn grupojn, karboksilon (-COOH) kaj aminogrupon (-NH2). Oni identigis proksimume 30 diversajn aminoacidojn kiel konsistigantojn de proteinoj; 20 el ili estas relative oftaj kaj gravegaj.
Grasacidoj estas saturitaj aŭ nesaturitaj multkarbonaj karbonacidoj, formitaj baze de triglicerido. Liberforme ili troviĝas nur en malgranda kvanto en la vivuloj, sed kiel esteroj kaj amidoj aperas en kelkaj grupoj de lipidoj (fosfolipidoj, sfingolipidoj, neŭraj grasoj). Preskaŭ ĉiu naturdevena grasacido estas necikla, ne disbranĉiĝanta, monokarbonacido kun para karbonnombro.
La acido hidrogena cianido aŭ cianida acido (kemia formulo: HCN) estas gaso, tre venena. Se oni enspiras eĉ malgrandan kvanton da hidrogena cianido, ĝi atencas la kemiajn procezojn de la sango, kiu portas la oksigenon en la korpo, kaj oni ne povas spiri. Tio povas kaŭzi rapidan morton.
Fosfata acido (aŭ fosfora acido, fosforacido, fosfatacido) aŭ alinome ortofosfata acido (H3PO4) estas la plej grava oksoacido de la fosforo. Ĝi estas bazmaterialo por fosforaj saloj de la sinteza sterko, sed oni uzas ĝin por dentoplenigaĵoj, pretigo de albumindevenaĵoj, produktado de suker- kaj teksaĵindustriaj produktoj. Ĝi estas acida, fruktodora aldonaĵo de la nutraĵindustriaj produktoj.
La fortaj acidoj estas tiuj substancoj kiuj havas konstanton de acida disocio (Ka) pli grandan ol 1; por konstati kiom tiu valoro estas granda, sufiĉas pensi ke ĉiuj aliaj acidoj (krom tiuj nomataj superacidoj), estas dirate malfortaj kaj havas Ka kutime indikata per negativaj potencoj je 10.
Fluorida acido estas akva solvaĵo kun fluorido de hidrogeno (HF). Ĝi estas la antaŭaĵo de preskaŭ ĉiuj fluoraj kombinaĵoj, inklude de la farmaciaĵoj kiel la fluoksetino, pli konata kiel Prozac, diversaj materialoj kiel la PTFE), pli konata kiel Teflon, kaj la elementa fluoro mem. Ĝi estas senkolora solvaĵo alte koroda, kapablanta dissolvi multajn materialojn, ĉefe la oksidojn. Ĝia kapableco pri vitrodissolvado estas konata ekde la 17-a jarcento, eĉ antaŭ ol Carl Wilhelm Scheele (1742-1786) prepari ĝin en grandaj kvantoj en 1771. Pro ties alta reakcieco rilate al vitro kaj modera reakcieco ril

Комментариев нет:

Отправить комментарий