суббота, 6 августа 2016 г.

Naturo

Fiziko prenas sian sencon de kampo el la matematika branĉo de vektora kalkulo, tie fizika kampo estas spaco, en kiu valoro (skalara, vektora, aŭ tensora) atribuiĝas al ĉiu punkto. Fiziko aldonas la koncepton, ke kelkaj kampoj estas apartaj formoj de materio, sistemo kun senlima grado de libereco.

Radiado

weiv   
En fiziko, la radiado estas maniero de transporto de energio en la medio, kaj inkludas grandan aron da fenomenoj, inter kiuj la videbla lumo.
La kvantuma mekaniko (ankaŭ kvantuma fiziko) estas scienco, kiu priskribas la fizikon de malgrandegaj sistemoj: klasika elektromagnetismo kaj neŭtona mekaniko malbone priskribas atomajn kaj subatomajn sistemojn (oni kutime ekvidas kvantumajn efikojn en sistemoj kun malpli ol 1000 atomoj). Ĝi priskribas la staton de sistemo (kvantumstato) pere de ondfunkcio, kiu enhavas la probablon de ĉiuj observeblaj ecoj (nomitaj fake observeblaĵoj).
La vorto relativeco nomas du teoriojn, speciala relativeco kaj ĝenerala relativeco ellaboritaj de Albert Einstein (Alberto Ejnŝtejno). Ejnŝtejno naskiĝis en Germanio, kaj loĝis en Svislando kaj Usono.
Klasika mekaniko estas tiu mekaniko, kiu neglektas relativecon kaj kvantumajn aspektojn je la studo de la movo de la korpoj aŭ mekaniko. Historie klasika mekaniko venis unue, dum kvantuma mekaniko kaj relativeca mekaniko estas pli novaj. Kvantuma mekaniko kaj relativeca mekaniko disvolviĝis frue en la 20-a jarcento.
Inĝenierarto (aŭ inĝenierado) estas la aplikado de scienco al homaj bezonoj. Ĉi tio estas farata per scio, matematiko, kaj sperto, aplikataj al la konstrukcio de utilaĵoj aŭ procezoj. Profesiuloj de inĝenierarto estas nomataj inĝenieroj.
Varmodinamiko aŭ termodinamiko estas la parto de fiziko aŭ fizika kemio pri makroskopa priskribo de sistemoj kun multegaj nombroj da mikroskopaj gradoj de libereco per makroskopaj propraĵoj de tiaj sistemoj kiel temperaturo, volumeno, premo, ktp.

Teorio

weiv   
En la sciencoj (krom matematiko), teorio estas modelo aŭ kadro por kompreni. Ĉiu scienca scio estas kadre de iu teorio.

Forto

weiv   
En fiziko, forto estas io kio kaŭzas akcelon de libera korpo kun maso. La neta (aŭ rezulta) forto estas la vektora sumo de ĉiuj fortoj agantaj sur la korpon.
La elektromagneta forto estas forto, kiu okazas inter elektre ŝargitaj (pozitivaj aŭ negativaj) eroj. Ĝi estas unu el la fundamentaj fortoj de fiziko. Ĝi estas priskribata per la formulo de la lorenca forto. El makroskopa vidpunkto kaj en akordo kun ĉiutaga observanto , ĝi kutime apartigitas en du tipoj de interago, la elektrostatika forto, kiu agas sur ŝargitaj korpoj senmovaj relative al observanto, kaj la magneta forto, nur agante sur ŝargoj moviĝantaj relative al observanto.

Naturo

weiv   
Naturo, en la plej larĝa senco, signifas la tutan universon: la neartefaritan mondon, la fizikan mondon, aŭ la materian mondon. En mallarĝa senco ĝi aludas la malgrandajn fenomenojn de la fizika mondo: la surfacon de la Tero, rigardata kiel vivejo de homoj, animaloj, plantoj, kaj ĉiuj vivaj estaĵoj, aŭ la vivo ĝenerale. Ĝi intervalas amplekse de la subatoma ĝis la kosma niveloj.

Комментариев нет:

Отправить комментарий