суббота, 6 августа 2016 г.

Lumrapido

Izoleŭcino (simbolo Ile aŭ I) estas unu el la 20 plej oftaj naturaj aminoacidoj, ĝi kodas en DNA. Ĝia kemia konsisto estas sama kun leŭcino, sed la aranĝo de la atomoj estas alia, tiel kaŭzante aliajn proprecojn. Nutrade, izoleŭcino estas esenca aminoacido ĉe homoj.
Organika kemio estas branĉo de kemia scienco, kiu okupiĝas pri organikaj kombinaĵoj, kiuj enhavas karbono; nome, studado de ties strukturo, sintezo kaj reakcioj.
Aminogrupo estas grupo de organikaj kemiaj kombinaĵoj kiu enhavas nitrogeno kiel la ĉefa atomo. Strukture, aminoj similas amoniakon, en kiu unu aŭ pli hidrogenaj atomoj estas anstataŭigita de organikaj kombinaĵoj kiel alkilo kaj arilo.
Karboksila grupo (-COOH aŭ -CO2H) estas funkcia grupo en aminoacidoj kaj karboksilaj acidoj. Laŭ molekula strukturo temas pri karbona atomo duoble ligita al oksigeno kaj simple ligita al oksigeno-hidrogeno-paro.
En la kemio oni nomas funkcia grupo la atomgrupojn specife en organikaj kombinaĵoj, kie ili forte karakterizas econ de la materialo kaj la kemiajn reakciajn proprecojn. La kombinaĵoj, kiuj portas la saman funkcian grupon grupiĝas pro la similaj proprecoj en materialgrupoj.

Procedo

weiv   
Procedo estas agmaniero, aplikota por atingi difinitan rezulton. Komparu kun metodo ~ procezo ~ proceso ~

Bosono

weiv   
En fiziko bosono estas partiklo kun entjera spino. La bosonoj estis nomitaj laŭ la sciencisto Satyendra Nath Bose.

Vakuo

weiv   
Vakuo estas spaco entenanta neniom da materio. En la praktiko ĝi estas spaco entenanta treege maldensan materion, precipe elĉerpitan aeron. Ĉe vapormaŝino ĝi estas la diferenco inter la atmosfera premo kaj la premo en la kondensilo.
Elektromagnetismo estas tiu parto de fiziko, kiu okupiĝas pri la elektra kaj magneta kampoj kaj ĝiaj efikoj al ŝargaj partikloj.

Lumos

weiv   
Lumo kutime nomiĝas tiu parto de la elektromagneta spektro, kiu estas videbla por la homa okulo, sed oni ankaŭ uzas la vorton por ajnaj elektromagnetaj radiaĵoj.
Lumrapido, kies kutima simbolo estas c (kaj ankaŭ c0),estas baza fizika konstanto. Ĝi estas la rapido de lumo kaj de ĉiu speco de elektromagneta radiado en vakuo, la rapido de senmasaj partikloj kaj la maksimuma ebla rapido de transportiĝo de energio kaj de informo. Ĝi egalas ekzakte al 299 792 458 metroj en sekundo. Ofte oni citas la proksimuman valoron 300 000 kilometroj en sekundo.

Комментариев нет:

Отправить комментарий