суббота, 6 августа 2016 г.

Kemiisto

Sendormeco, nedormemeco, sendormo, nedormemo, aŭ insomnio estas unu el la dormomalordoj plej komunaj.
Bova Spongoforma Encefalopatio, Bova Spongeca Encefalopatio aŭ BSE, popole konata kiel "malsano de bova freneziĝo" aŭ "bovofreneziĝo", estas malsano transdonebla en bovoj kaŭzita de prionoj, kiuj estas proteinoj tre stabilaj, kiuj akumuliĝis en cerbo. Aliaj malsanoj kaŭzitaj de prionoj estas la malsano de Creutzfeldt-Jakob kaj kuruo en homoj, kaj skrapio aŭ ŝaftremo en ŝafoj.
Pseŭdoscienco (aŭ ŝajnscienco) estas instruaro aŭ praktikado kiu asertas baziĝi sur sciencaj principoj, sed kiu ne sekvas la normojn ĝenerale akceptitajn por la scienca esploro, kaj ne posedas la saman bazon aŭ rigoron kiel la cetero de la sciencaj branĉoj. Pli neŭtrala termino estas parascienco
La Medalo Fields estas matematika premio aljuĝita al ĝis kvar matematikistoj (sub 40-jaraĝaj) ĉe ĉiu Internacia Kongreso de Matematikistoj ekde 1936 kaj regule ekde 1948 pro la iniciato de de la Kanada matematikisto John Charles Fields. La celo estas agnoski kaj subteni junajn matematikajn esploristojn, kiuj jam faris gravajn kontribuojn.
Iniciatita laŭ la testamento de 1895 de Alfred Nobel, kiu estis la inventinto de la dinamito, la Nobel-Premio (aŭ Premio de Nobel) (en sveda difinita formo, singularo: Nobelpriset; en norvega: Nobelprisen) estas internacia serio da premioj donataj ĉiujare al la homoj kiuj faris eksterordinaran sciencan malkovron aŭ eksterordinare kontribuis al la socio ekzemple kulture. La premioj estas aljuĝataj de svedaj kaj norvegaj komitatoj. La unua solena ceremonio por enmanigi la premion okazis en la Reĝa Akademio de Muziko en Stokholmo, Svedio, en 1901. La premioj pri fiziko, kemio, fiziologio aŭ medi
Natursciencoj estas sciencoj, kiuj okupiĝas pri la viva kaj neviva naturo.
La historio de scienco komenciĝis jam en la pratempo, kun la unuaj sciencaj malkovroj de la homo pri la sun- kaj lunciklo, pri vetero, kaj tiel plu.
Matematiko (de la greka μαθημα [matema] - scienco, lernado) estas ekzakta logika dedukta scienco, kiu studas aksiomajn abstraktajn strukturojn (laŭ kvanto, formo, aranĝo) uzante logikan formalan lingvon. La specifaj strukturoj de matematiko plejofte originas de natursciencoj, plej multe de fiziko, sed matematikistoj difinas ankaŭ aliajn konceptojn por pure internaj bezonoj de la scienco. Matematiko jam penetris tra la tuta moderna vivo: modeligi precizajn instrumentojn, evoluigi novajn teknologiaĵojn kaj komputilojn, konstrui domojn; eĉ baki kukon bezonas aplikon de nocioj de nombroj, geometr
Komputikisto estas ĝenerala termino por sciencisto kiu esploras la fakon de komputiko. Komputikisto ofte studas specifan fakon de komputiko; tiel komputikistoj povas specialiĝi kiel programisto, komputika inĝeniero, datumbaz-manipulisto, sistemanalizisto kaj aliaj profesioj.

Kemiisto

weiv   
Kemiisto estas sciencisto kiu spertas kemion, la studo de elementoj kaj atoma strukturo. Kemio estas larĝa kampo, kaj multaj fakoj de kemio ekzistas. Tiel kemiisto povas esti specialisto de kemia fako kiel organika kemiisto, neorganika kemiisto, teoria kemiisto, elektrokemiisto, biokemiisto, ktp.

Geologo

weiv   
Geologo estas la homo, kiu science okupiĝas pri geologio, esplorante fizikajn strukturojn kaj procezojn de la Tero kaj planedoj de la suna sistemo (planeda geologio).

Комментариев нет:

Отправить комментарий