La lignito aŭ brunkarbo estas tipo de minerala karbo formita pro premado de torfo kaj ligno, iĝante materialo facile diserigebla, en kiu ankoraŭ videblas kelkaj vegetalaj strukturoj. Ĝi estas nigra aŭ malhelbruna kaj ofte prezentas similan teksturon al la ligno, el kiu ĝi devenas.
Torfejo estas tereno en kies grundo sedimentiĝis torfo. Torfejoj evoluas el marĉoj. Tradicie oni ekspluatis la torfon por gajni hejtmaterialon kaj por fekundigi la grundon en ĝardenoj per mikso de la loka ĝardenogrundo kun torfo. Ĉar marĉoj estas protektindaj natur-regionoj, hodiaŭ - almenaŭ en la evoluintaj landoj - oni plejparte rezignas pri grandaskala ekspluatado. Torfon oni uzas plu por kuracaj celoj.
Specio estas unueco de la planta, besta kaj aliaj vivaĵaj klasifikoj, nome unu el la bazaj unuoj de la biologia klasado kaj unu taksonomia rango. Specio estas ofte difinita kiel la plej granda grupo de organismoj kapablaj je interreproduktiĝi kaj produkti fekundan idaron. Ĉiuj specianoj povas interkruciĝi kaj heredigi siajn ecojn, naski fekundajn idojn. Ekzemple, muloj aŭ hinoj, kies gepatroj estas ĉevalo kaj azeno, ne formas propran specion, ĉar ili estas nefekundaj hibridaj bestoj.
La sfagnoj aŭ torfmuskoj estas genro de muskoj. Ili apartenas al la briofitoj en la pli vasta senco. La plej multaj el ili kreskas en nutraĵmalriĉaj, acidaj habitatoj. Pro la detruo de la vivejoj de la sfagnoj fare de la homoj, ili estas tre minacataj.
Brulaĵo (malofte nomata fuelo) estas materialo kiu produktas energion per fizikaj aŭ ĥemiaj reakcioj. La vorto brulaĵo estas pli uzata por ĥemiaj reakcioj, ĉefe oksidado, sed ambaŭ povas esti konsiderataj sinonimoj en pli ampleksa senco. Kiam la procezo okazas en motoro, oni ankaŭ uzas la vorton karburaĵo.
Forceja efiko estas la varmiĝo de la tera surfaco kaj suba parto de la atmosfero pro pligrandiĝo de proporcio de la karbona dioksido.
Uzado de karbondioksido en ekonomio estas sufiĉe vasta kaj multeflanka afero. Oni uzas CO2 en diversaj fizikaj statoj.
Senarbarigo estas la transformo de arbaraj areoj al nearbara zono por uzado kiel plugebla tero, paŝtejo, setlejo, lignorikolta areo, aŭ nefruktodona tero. Ĝenerale, la forigo aŭ detruo de signifa kvanto de arbaraj areoj kaŭzas degraditan medion kun reduktita biodiverseco. En multaj landoj, amasa senarbarigo estas survoje kaj ŝanĝas kaj la klimaton kaj la geografion. Senarbarigo rezultas el forigo de arboj sen sufiĉa rearbarigo, kaj rezultas en malpliigo de habitato kaj biodiverseco. Akiro de ligno estas unu el la kaŭzoj, sed ekzistas multaj pliaj.[1]
Tergaso, aŭ natura gaso[1], estas flamebla gaso, kiu troviĝas en subteraj naturaj deponejoj. Ĝi ofte aperas kun nafto, ĉar ili samforme estiĝas.
La protokolo de Kioto estas internacia traktato, adoptita en Kioto (Japanio) en decembro 1997, kiel aldonaĵo al la UN-a konvencio UNFCCC. La protokolo de Kioto celas bremsi la tutmondan varmiĝon kaj pli ĝenerale klimatŝanĝiĝojn. Ĝi fiksas akcepteblan ellasatan nivelon de karbona dioksido kaj de kvin aliaj forcejaj gasoj por la subskribintaj landoj. La 16-an de februaro 2005 ĝi ekvalidis, post kiam Rusio ratifikis ĝin fine de la 2005-a jaro. El la ratifikintaj landoj (en februaro 2006 ili estis 161, kun rimarkinda escepto de Usono kaj Aŭstralio) nur tridek ok devos malpliigi siajn forcejgasajn
Sudameriko estas la suda amerika subkontinento. Ĝian nordon trairas la ekvatoro; do ĝia pliparto apartenas al la suda hemisfero. Ĝi situas inter la Atlantika Oceano oriente, la Pacifika Oceano okcidente, la Kariba Maro norde kaj la Antarkta Oceano sude. Ĝia areo de 18,8 milionoj da kvadrataj kilometroj respondas al 42 % de la areo de Ameriko aŭ 12 % de la supermara areo tuttera. 6 % de la monda loĝantaro vivas en Sudameriko.
Комментариев нет:
Отправить комментарий