суббота, 6 августа 2016 г.

Portalo:Komputiko

Apple

weiv   
Apple [La angla nomo de "pomo", prononcata "Ap-l"] estas usona komputila firmao. Oni konas Apple pro la komputila serio Makintoŝo, la cifereca muzikludilo iPod, la poŝkomputilo iPhone, la plata komputilo iPad kaj alia aparataro kaj programaro.

Amiga

weiv   
Amiga estas familio kaj arkitekturo de personaj komputiloj originale kreitaj de Amiga Corporation kiel avangarda hejm-distrada kaj porlabora maŝino. La dezajnado je la Amiga komenciĝis en 1982 kun Jay Miner (1932-1994) kiel ĉefulo. Commodore lanĉis la komputilon al la merkato en 1985, post kiam ili aĉetis la firmaon. La maŝino havis tre bonan grafik- kaj son-kapablon kaj funkciis per la mult-taska operaciumo AmigaOS. Ĝia produktado finiĝis en 1996, sed daŭre estas klopodoj revivigi ĝian operaciumon por novaj komputiloj. La nomo amiga signifas en la hispana lingvo amikino.
$100 Laptop [ŭan handrd dala leptop] estas nomo de projekto de MIT Media Lab, ĝi ankaŭ estas konata kiel XO-1. En kadroj de la projekto estas esplorata eblo produkti tekokomputilon ne plimultekoste ol kontraŭ 100 dolaroj. La tekokomputilo estas destinata al lernantoj de malriĉaj landoj. Iniciatinto de la projekto, dekano de Media Lab Nicholas Negroponte, opinias, ke centdolara tekokomputilo ŝanĝos lernadon en ĉiuj landoj de la mondo. Tekokomputilo havas ĉefan trajton - porteblecon, kiu permesas uzi ĝin kaj en lernejo kaj en hejmo. Sejmour Papert (profesoro, mondfama specialisto pri infana edu
Tekokomputilo aŭ sinokomputilo estas portebla persona komputilo, kies grandeco kutime estas komparebla al la papera formato A4 kaj kiu kutime pezas de unu ĝis tri kilogramoj.
Maŝinoj de Turing estas ekstreme simplaj simbol-manipulantaj aparatoj, kiuj — malgraŭ sia simpleco — povas esti adaptitaj por simuli la logikon de ajna komputilo, kiu eble povus esti foje konstruata (kvankam eble tre malefike). Ili estis priskribitaj en 1936 fare de Alan Turing. Maŝino de Turing, kiu kapablas simuli ajnan alian maŝinon de Turing, estas nomata universala maŝino de Turing (aŭ simple universala maŝino).
VAX - (mallongigo de Virtual Address eXtension) estas nomo de procesoro kaj de familio de diversfortaj komputilegoj far firmao DEC. eXtension signifas kongruecon rilate al 16-bita arkitekturo de komputilego PDP/11. Vico de VAX-komputiloj komenciĝas per modelo 11/780en 1978 j. Servilo VAX 11/780 lanĉis epokon de supermini kaj permesis al DEC atingi la duan lokon post IBM en komputila industrio. Dum sekvaj 14 jaroj estis produktitaj kelkaj dekoj da modeloj de 32-bitaj procesoroj VAX kaj samnomaj serviloj. Komence procesoroj VAX okupis tabulon, sed fine de sia evoluo jam estis pakitaj en unu kri

WebPad

weiv   
WebPad - komputilo far firmao Cyrix prezentita dum Comdex 1998 j. Ĝi estis speciala aparato por sendrate komutiĝi al interreton. WebPad pezis 1,2 kg kaj konsistis el procesoro MediaGX, 16 MB RAM kaj 8 MB ROM, 10,4 cola sensora TFT-ekrano (800x600), 2 USB, anstatau ordinara klavaro estis uzata surekrana. La komputilo ne havis ĉefdiskon. Radiosignalo havis frekvencon 2,4 GHz kaj maksimuman labordistancon 150 m. Al interreton ĝi estis ligata per modemo. La komputilo estis regata per operaciumoj QNX aŭ Vindozo CE. Poste en WebPad estis uzataj procesoroj Geode kaj sendrataj normoj IEEE 802.11 kaj
Koncentrilo, ĝenerale, estas centra nodo de iu komputila reto. La vorto angla hub estas ofte uzita en tiu senco en multaj lingvoj. Foje oni uzas la tradukon nabo.
Flankaparato (ankaŭ periferiaĵo) estas ajna aparato muntita al komputilo per eksteraj konektiloj. Nun plivastiĝas senkablaj flankaparatoj konektitaj al komputilo per radiaj konektiloj. Ekz. Wi-Fi, Bluetooth, IEEE 1394 k. a.
Aparataro (aŭ hardvaro) estas la tuta fizika ekipaĵo de komputilo, inkluzive la datumportilojn.
La portalo estas dediĉita al komputiko kaj ĉio ligita al komputiko kaj feraĵaj temoj. La portalo estas nur unu faceto de granda kristalo de komputiko. La Esperanta vikipedio nun havas 227 937 artikolojn kaj multaj temas pri komputiko. Verku plu kaj venu ni al 250 mil!

Комментариев нет:

Отправить комментарий