суббота, 6 августа 2016 г.

Komunikado

La paratiroidoj (latine glandulae parathyroideae) estas glandoj ekzistantaj en birdoj kaj mamuloj inkluzive de la homoj. Ili situas en la kola regiono de la korpo, apud la du loboj de la tiroido kaj sekve ricevis la anatomian nomon paratiroido. Homoj kutime havas po kvar el tiuj glandoj. Ĉefa tasko de la glandoj estas krei la hormonon parathormono (aŭ per pli longa nomo paratiroida hormono): La funkcio de tiu hormono estas plialtigi la koncentraĵon de kalcio en la sango. Ekzakte la kontraŭan efikon havas la hormono kalcitonino - la du hormonoj do kune reguligas la kalcian metabolismon en la k
Hipoglikemio estas stato de malalta koncentreco de sangosukero, kiu karakteriziĝas en ekstremaj kazoj per ĝenerala malforteco, tremado, abunda ŝvitado, rapida kor-bato, blankiĝo de la haŭto, kaj perdo de konscio.

Tumoro

weiv   
Tumoro (el la latina: tumere, ŝveli) estas malsaneca ĉelaro kreskanta en la organismo.
La surrenaj glandoj estas du en homo, unu de ĉiu flanko de l' korpo sur la renoj. Ili havas preskaŭ triangulan formon (4 X 2 cm). Ili havas du partojn: kortikon kaj medolon, kiuj estas aŭtonomaj organoj. La surrena medolo elverŝas hormonojn, konatajn kiel adrenalinon kaj noradrenalinon, al sanga cirkulado.
Kortizolo aŭ hidrokortizono estas hormono, kiu aktivigas katabolajn metabolajajn mekanismojn kaj tiel disponigas al la korpo energiplenajn kemiajn kombinaĵojn. Ĝi malplifortigas la imunan sistemon. Tiun efikon la modernaj medicinistoj ofte uzas por moderigi aŭ subpremi trofortiĝintajn korpajn imunsistemajn reagojn, aŭ por malplifortigi inflamojn.

Diabeto

weiv   
Malgraŭ ke la termino diabeto kutime rilatas al sukera diabeto (tiel nomata de la antikvaj grekoj pro la ĉeesto de dolĉa urino), ekzistas ankaŭ alia afekcio nomata nesukera diabeto. Komuna simptomo de tiuj malsanoj estas nur la granda kvanto da urino produktita, ĉar la kaŭzoj, kaj aliaj simptomoj, estas tute malsamaj.

Tireoido

weiv   
La tireoido [1] aŭ tireoida kartilago (laŭ Anatomia Nomenklaturo) (lat. Cartilago thyroidea) estas la plej granda kartilago de laringo kaj formas kun la ringa kartilago la laringan skeleton. Ĝi aperis unuafoje dum la filogenezo ĉe la mamuloj.
La interna medicino traktas la preventon, diagnozadon, senoperacian terapion kaj postterapian kontrolon de malsanoj de la spiraj organoj (pneŭmonologio), de la koro kaj sangocirkulo (kardiologio), de la digestaj organoj (gastroenterologio kaj hepatologio), de la renoj (nefrologio), de la sango kaj la sangokreaj organoj (hematologio), de la angioj (angiologio), de la metabolo kaj interna sekretado (endokrinologio kaj diabetologio), de la imuniga sistemo (imunologio), de la ostoj, artikoj kaj kolagenaj histoj (reŭmatologio) kaj de infektaj malsanoj (infektologio kaj tropika medicino), veneniĝoj

Kirurgio

weiv   
Ĥirurgio estas nocio el pragreka termino cheirourgia, estiĝinta el kombino de vortoj cheir (mano) kaj ergein (labori) (laŭvorte do „manlaboro“). Tio estas kuracfako, kiu kuracas malsanojn kaj lezojn operacie permana kaj perinstrumenta flegado. Profesiuloj de kirurgio nomiĝas „kirurgoj“ aŭ „ĥirurgoj“. Kirurgio estas terapia procedo kiu supozas la eniron en la internon de la organismo per traborado aŭ incizado de la haŭto.

Glando

weiv   
Glando estas organo konsistigita de epiteliaj ĉeloj, kies funkcio estas sekrecii, tio estas produkti sekreciaĵon per sekrecio.
Komunikado (de la latina: communicare, «fari komune» aŭ «fari ion komuna») signifas interŝanĝon de informo inter personoj aŭ maŝinoj. Teknologio kiu temas pri reprezentado, transigo, tradukado aŭ procezo de datumo inter homoj, ejoj kaj maŝinoj, nomiĝas informada kaj komunikada teknologioj. La scienca aŭ universitata fako kiu studadas komunikadon nomiĝas komunikadaj studoj. Interne en komunikadaj studoj oni kutime apartigas la fakon en kvar subgrupoj: nome interpersona komunikado, intrapersona komunikado (komunikado kun sin mem, ekz. skribante memorskribaĵojn), ekstrapersona komunikado (komuni

Комментариев нет:

Отправить комментарий