Ugarito estis fenica civito kaj grava komerca centro dum la bronzepoko en norda Sirio. En 1928 paŝtista knabo hazarde retrovis ĝin. En 1930 francaj arkeologiistoj komencis sistemajn fosadojn. Ili trovis multajn historie gravajn objektojn.
Nocio Antikva Oriento aŭ ankaŭ Antikva Proksima Oriento markas antikvajn civilizojn de Okcidenta Azio (Sirio, Palestino, Fenicio, Malgranda Azio, Mezopotamio kaj Irana Plataĵo - iam estas inter ili envicigata ankaŭ antikva Egiptio kaj Arabio) en periodo ekde fino de la praepoko en la 4-a miljaro antaŭ Kristo ĝis invado de araboj en la unua duono de la 7-a jarcento. La historio de la antikva Oriento estas parto de la historio de antikvo
La Persa Imperio estas la antikva granda imperio de la persoj. Ĝi etendiĝis kelktempe de hodiaŭa Turkio ĝis nordokcidenta Hindio kaj Egiptio. La centro de la imperio ĉiam estis en hodiaŭa Irano. La imperio ekzistis de ĉ. 550 a.K. ĝis 330 a.K. (Aĥemenida dinastio) kaj de ĉ. 224 ĝis 651 p.K. (Novpersa Imperio de la Sasanidoj).
Medio(en la malnova persa Mada, en la mezpersa Mad) estas regiono de nordokcidenta Irano, kiu estis la politika kaj kultura bazo de la medoj kaj de aliaj antikvaj iranaj popoloj. Dum la periodo de la Aĥemenida imperio, Medio konsistis el grandaj partoj de la hodiaŭaj regionoj Irana Azerbajĝano, Irana Kurdio kaj okcidenta Tabaristano. Kiel satrapio sub Aĥemenida rego, Medio eventuale ampleksis pli vastan regionon, etendiĝante ĝis suda Dagestano en la nordo. Tamen, post la militoj de Aleksandro la Granda, la nordaj partoj estis disigitaj kaj fariĝis konataj kiel Atropateno, dum la ceteraj regio
Skribsistemo estas fakorganizita, regula metodo (tipe normigita) de informa stokado kaj translokigo por la komunikado de mesaĝoj[1] (esprimante pensojn aŭ ideojn) en iu lingvo vide (aŭ eventuale palpe) ĉifrante kaj malkodante (konate kiel skribo kaj legado) per aro de signoj aŭ simboloj, ambaŭ konataj ĝenerale kiel karaktroj (kun la aro kolektive referite kiel skribaĵo. Tiuj karaktroj, ofte inkluzive de literoj kaj nombroj, estas kutime registritaj sur daŭrebla medio kiel ekzemple papero aŭ elektronika stokado/ekrano, kvankam ankaŭ ne-daŭraj metodoj povas esti uzitaj, kiel ekzemple skribo en
La Irana Altebenaĵo estas altebenaĵo, kiu kovras en du trionojn de la ŝtata teritorio de Irano kaj signifajn partojn de Afganio kaj Pakistano, sed krome ankaŭ malpligrandajn partojn de Irako kaj Turkmenio. La altebenaĵo okupas areon de 2,7 milionoj da kvadrataj kilometroj. La plej alta punkto estas la vulkano Demavendo, kiu atingas altecon de 5604 metroj.
Teksto estas registrebla formo de kohera lingva mesaĝo. Ofte oni uzas la vorton en pli limigita signifo pensante pri teksto skribita. Kiel supre menciite, teksto ĉiam estas kodita per iu lingvo. Por komprenebligi la tekston en alia lingvo necesas traduki ĝin. La literaturscienco distingas diversajn tekstospecojn.
Civilizo (aŭ civilizacio, de la latina civis = civitano) estas vorto por certa historia tempoperiodo aŭ homa kultura rondo de pluraj socioj.
Skribo estas la maniero prezenti lingvon en grafika formo, uzante specialajn signojn kaj simbolojn (vidu skribsistemo). Skribado distingiĝas de ilustrado kaj registrado de parolo per aliaj rimedoj (kiel aŭdskribo).
Protohistorio rilatas al periodo okazinta inter prahistorio kaj historio. Temas pri periodo dum kiu iu civilizo ankoraŭ ne konas aŭ ne transdonis skribon. Tamen ĝi jam aperas per la skribaĵoj far aliaj civilizacioj. En Eŭropo, la keltoj kaj la ĝermanoj estas rigardataj kiel protohistoriaj popoloj dum aŭtoroj jen grekaj jen latinaj parolas pri ili. Al tiu unua metodologia difino de protohistorio aldoniĝas dua difino kronolgia laŭ kiu ĝi rilatas al periodo inter prahistorio kaj historio (Bronz- kaj Fer-epokoj), kaj tria, ekonomia, laŭ kiu ĝi rilatas al periodo karakterizita de produktado (kontr
Kojnoskribo estas skriboformo elpensita en Sumero ĉ. 3500 a. K. Ĝi estis skribita premante per eltranĉita kano (kalamo) sur mola argila tabuleto, kiun poste oni bakis, kaj kiu iĝis tiel preskaŭ nedetruebla kiel ŝtono (tial multaj skribaj dokumentoj estis poste retrovitaj de arkeologoj).
Комментариев нет:
Отправить комментарий