суббота, 6 августа 2016 г.

Atmosfero

Industria revolucio nomiĝas industriiĝo kaj transformiĝo de produktado kaj socio, kiu okazis fine de la 18-a jarcento kaj dum la 19-a jarcento en Eŭropo kaj Usono. En la ekonomio oni pasis de produktado metia, manlabora, loke disigita, al produktado pli kaj pli maŝinizita, amasa, normigita, koncentrita, kies energia bazo estis la vapormaŝino. La transiro de laboro hejma al laboro pli kaj pli specialigata ŝanĝis la vivstilojn. La nocion industria revolucio enuzigis Friedrich Engels kaj Louis Auguste Blanqui post la jarcentomezo. Engels asertis, ke la transiro de akvo-, vent-, kaj muskol-energi
La dua mondmilito (1-a de septembro 1939 – 2-a de septembro 1945) estas ĝis nun la plej granda armita konflikto en la historio de la homaro, kiu kostis la vivojn de proksimume 45 – 60 milionoj da homoj. Ties senperaj kaŭzoj estis streĉo kaŭzita pro erare formulita traktato de Versajlo, la Granda ekonomia krizo el ŝanĝo de la 20-aj kaj la 30-aj jaroj de la lasta jarcento, kiu kritike malfortigis ĉiujn ŝtatojn kaj iliajn registarojn, kaj malforteco de Komunumo de Nacioj kaj potencoj, kiuj devis reteni la mondan pacon kaj inspekti pri la respektado de la sistemo el Versajlo.

Mosto

weiv   
Mosto estas suko, elpremita el ankoraŭ nefermentintaj vinberoj. Ĝi estas riĉa je sukero kaj kaŭzas lakson, se oni grandkvante trinkas ĝin. La mosta gaso estiĝas dum la fermentado de la mosto. Se tio okazas en kelo aŭ en fermita ejo, oni povas sufokiĝi pro la kolektiĝinta karbona dioksido (mosta gaso), kiu estas pli peza ol la aero.
Turstokejo aŭ stokoturo estas granda stokejo por verŝovaroj. Oni uzas ilin por la stokado de cemento, kalkŝtona muelaĵo, koakso, plastograjnoj, furaĝo kaj simila.
Puto estas profunda truo, fosita en la teron, por tiri el ĝi akvon, kiu tien kolektiĝas pro subtera fonto aŭ trasorbiĝo.
Fotosintezo estas biokemia procezo en plantoj, algoj kaj kelkaj bakterioj, ĉe kiu la lumenergio estas transformita al kemia energio.

Vaporo

weiv   
Vaporo signifas gason, kiu havas ankoraŭ kontakton kun la originala likva aŭ solida fazo, el kiuj ĝi estiĝis per vaporiĝo aŭ sublimiĝo. Kun paso de tempo estiĝas dinamika ekvilibro, kiam tiom da samkvantaj korpuskloj aliras la likvan aŭ solidan fazon, kiom male el la gaso likviĝas aŭ solidiĝas. La vaporo estas tiam saturita. La ekvilibran fazon - kiom da korpuskloj aperas en la alia fazo – influas la premo kaj temperaturo de la sistemo. Tio gravas por disdivido de molekuloj.
La atmosfero estas la aertavolo, kiu ĉirkaŭas la teron. La tera atmosfero kunmetas kun gasoj kiel nitrogeno (78,09 %), oksigeno (20,95 %), argono (0,93 %), karbona dioksido (0,0333 %) kaj malmulte nobla gaso (heliumo, neono, kriptono, ksenono), enhavas ankaŭ metano, hidrogeno, oksido kaj suboksido de nitrogeno, ozono kaj aliaj. La miksaĵo estas homogena ĝis ĉ. 80 km da altitudo.
Atmosfero estas ĝenerala nomo por tavolo de gasoj ĉirkaŭanta astron de sufiĉa maso. La gasojn altiras la gravito de la astro, kaj tenas la gasojn se gravito sufiĉas kaj la termperaturo de la atmosfero ne estas tro alta. Iuj planedoj konsistas ĉefe de diversaj gasoj kaj tiel havas tre profundajn atmosferojn. (Vidu Gasa giganto.) Aliaj, kiel Tero, havas nur treege maldikan tavolon de gasoj ĉirkaŭ si. (Vidu atmosfero (tero).)
Tiu termino originas de la greka lingvo: ατμός, atmós "aero, premo, vaporo" kaj σφαίρα, sféra "sfero, globo".
Trinkaĵoj estas kune kun manĝaĵoj la ĉefa nutrofonto por plej multaj animaloj. Sen trinki, tiuj estuloj perdus la akvan ekvilibron (necesega por havadi fluantan sangon) kaj post nur kelkaj tagoj (depende de la specio) elsekiĝus kaj mortus.

Комментариев нет:

Отправить комментарий