суббота, 6 августа 2016 г.

Kreto (ŝtono)

Radiaktiveco estas la elsendo de subatomaj partikloj el atomkernoj.

Erozio

weiv   
Erozio laŭ la lingvaĵo de fizika geografio estas la forporto de solida materio (ekzemple tero aŭ rokaĵo) fare de vento, akvo kaj gravito. Erozio povas esti komplete natura procezo, sed multloke pliigas ĝin homaj aktivecoj kiel ekzemple senarbarigo kaj tropaŝtiĝo. Aliflanke homoj klopodas malhelpi al la erozio konstruante terasojn, firmigante deklivojn kaj dunojn ekzemple per geoteksaĵo kaj plantante arbojn, arbustojn aŭ herbojn. En iuj cirkonstancoj, la uzo de dispecigita frondara ligno povas kontribui al regenerado de eroditaj terenoj.
Sir Charles LYELL (naskiĝis la 14-an de novembro 1797, mortis la 22-an de februaro 1875) de Britio estis la plej grava geologo de la 19-a jarcento.
Senvertebruloj (Invertebrata) estas komuna nomo por la bestoj sen vertebro. Al tiu grupo apartenas ĉ. 90% de la hodiaŭ vivantaj bestoj. Ili vivas dismonde, varias de la unuĉeluloj ĝis la kolosa kalmaro.

Belgio

weiv   
La Reĝlando Belgio aŭ Belgujo (nederlande Koninkrijk België; france Royaume de Belgique; germane Königreich Belgien) estas ŝtato lokita en Okcidenta Eŭropo. Belgio estas ĉirkaŭita de Nederlando, Germanio, Luksemburgio kaj Francio, kaj ĝi estas unu el la fondintaj membroj de la Eŭropa Unio.

Francio

weiv   
Francio aŭ Francujo (oficiale la Franca Respubliko, france France [fʁɑ̃s] aŭ République française [ʁepyblik fʁɑ̃sɛz]) estas ŝtato, kies teritorio ĉefe situas en okcidenta Eŭropo sed ankaŭ inkluzivas kelkajn transmarajn dependaĵojn en aliaj kontinentoj. Parizo, la franca ĉefurbo, viciĝas inter la unuarangaj internaciaj metropoloj. Francio etendiĝas ekde Mediteraneo ĝis la Manika Markolo, kaj ekde la riverego Rejno ĝis Atlantiko. Francoj ofte uzas la kromnomon l’Hexagone (la "sesangulo") por difini la eŭropan teritorion de Francio pro ĝia geografia ŝajno.

Liaso

weiv   
Liaso, ankaŭ dirata Frua Ĵurasio, estas epoko en la geologia historio de Tero kaj parto de Ĵurasio. Ĝi etendiĝas de -200 al -176 milionoj da jaroj (aŭ Ma) kaj ĝia komenco estas markata de la formorto Triaso-Ĵuraso (199,6 Ma)
Kalcia karbonato aŭ Kalcikarbonato estas kemia kunmetaĵo kun la formulo CaCO3. Ĝi estas ofta substanco troviĝanta en ŝtonoj en ĉiuj mondopartoj, kaj estas ĉefkomponento de ŝeloj de maraj organismoj, helikoj, perloj, kaj ovoŝeloj. Kalcikarbonato estas la ĉefa ingredienco en agrikultura kalko, kaj estas kutime la ĉefkialo de akvohardeco. Ĝi estas ofte utiligita medikamente kiel aldono de kalcio aŭ kiel kontraŭacidaĵo, sed troa konsumo povas esti danĝera.

Kalko

weiv   
Kalko aŭ kalcioksido (CaO) estas pulvora aŭ pasteca ligento (morteraĵo). Ĝi estas vaste uzata blanka solida kemia kombinaĵo.
Kreto estas speco de kalka roko, aperanta en tavoloj en la tero kaj uzata plejofte en pulvora formo (CaCO3). La dekantita kreto servas por purigi dentojn kaj arĝenton.
Ĵuraso estas montaro unuavice en nordokcidenta Svislando kaj koncernaj limrigiono Francio. Ĝi situas nord-okcidente de la alpa ĉeno. Ĝia pli alta pinto estas la Crêt de la neige (esperante, Kresto de la neĝo), je 1720 m.

Комментариев нет:

Отправить комментарий