суббота, 6 августа 2016 г.

IUPAK

Jodita acido, jodito de hidrogeno aŭ HIO2 estas kemia oksoacido de jodo, substanco treege malstabila kiu estis plurfoje observita, sed neniam izolita. La jodo en la jodita acido prezentas oksidiĝa nombro +3 kaj ĝiaj saloj nomatas joditoj. Ĝi prezentiĝas kiel oleeca flava likvaĵo kaj ĝia odoro similas al la "klora duoksido".
Jodata acido aŭ HIO3 estas oksoacido de jodo, blanka solido, tre solvebla en akvo kaj ekzistanta en pura stato, kontraŭe al klorata acido kaj bromata acido, kiuj ekzistas nur en solvaĵoj. Jodata acido enhavas jodon kun oksidonombro +5 kaj estas unu el la plej stabilaj el la halogenidaj oksoacidoj en ties pura stato. Kiam zorge varmigita, la jodata acido malkomponiĝas en "joda kvinoksido" aŭ I2O5. Kun sinsekva varmigo, la joda kvinoksido plumalkomponiĝas estigante miksaĵon da jodo, oksigeno kaj jodoksidoj kun malpli altaj oksidonombroj.
Hipojodita acido, hipojodito de hidrogeno aŭ HIO estas neorganika malforta oksoacido, kies konjuga bazo estas la hipojodita anjono (IO−). Saloj de hipojodita acido estiĝas per traktado de jodo kun alkaloj, kiu rapide disproporcias estigante jodidojn kaj jodatojn.
Bromida acido estas forta acido formita per dissolvado de duatomaj molekuloj Bromido de hidrogeno aŭ HBr en akvo. La bromida acido kiu bolas konstante estas akva solvaĵo kiu distilas je 124.3 °C kaj enhavas 47.6% da HBr laŭpeze, kiu egalvaloras al 8.89 mol/L. Bromida acido havas pKa = -9, kaj tio igas el ĝi pli fortan acidon ol Klorida acido, sed ne tiel forta kiel la Jodida acido. Bromida acido estas unu el la plej fortaj mineralaj acidoj konataj, kaj perforte reakcias kun fortaj oksidantoj samkiel nitratoj aŭ kloratoj - krom multaj organikaj kombinaĵoj, estigante danĝeron je fajro aŭ eksplo
La Hipoklorita acido estas acido neorganika malforta kies formulo estas HClO.
Hipobromita acido aŭ HBrO estas malforta, malstabila acido, ankaŭ konata kiel bromanolo kaj bromohidroksido. Ĝi okazas en akvaj solvaĵoj kaj posedas kemiajn kaj fizikajn proprecojn tre similaj al tiuj de hipoklorita acido.

Peptido

weiv   
Peptido estas polimero de aminoacidoj interligitaj per peptidaj ligoj. Dipeptido; peptida ligo
Elektra ŝargo estas fundamenta konservita eco de materio. Materio kiu posedas ŝargon influiĝas de kaj produktas elektromagnetajn kampojn. La interagoj inter ŝargo kaj elektromagneta kampo estas la fonto de unu el la kvar fundamentaj fortoj.
Ambaŭ-jono, ankaŭ nomita zwitter-jono (leg. Cviter-jono) kaj dipolusa-jono, estas dipolusa aminoacida molekulo entenanta kaj pozitivan kaj negativan ŝarĝojn.

Enzimo

weiv   
Enzimoj estas biologiaj katalizenzoj (katalizaj substancoj, naturaj kataliziloj) esencaj por la subtenado kaj sano de la korpo. Estas klare pruvite, ke specifaj malsanoj rezultas el la manko aŭ nesufiĉo de enzimoj en la korpo. Ĉi tiuj gravaj substancoj ebligas al vivaj ĉeloj funkcii kun mirinda efikeco.

IUPAK

weiv   
IUPAK aŭ IUPAC [jupak] estas Internacia Unio pri Pura kaj Aplika Kemio. Ĝia nomo estas akronimo de la angla esprimo International Union of Pure and Applied Chemistry. Ĝi estas internacia, ne-registara organizo fondita en 1919 dediĉita al la antaŭigo de kemio, kaj donas sciencajn rekomendojn pri multaj temoj de kemio, ekzemple terminologio kaj mezurado. Ĝi estas membro en ICSU, la Internacia Konsilio pri Scienco.

Комментариев нет:

Отправить комментарий