суббота, 6 августа 2016 г.

Miksaĵo

Simetrio estas en la belaj artoj harmonia rilato inter la partoj kaj la tuto, kiu rezultas el proporcieco kaj regula aranĝo de tiuj partoj.
Terscienco estas fako de sciencoj, kies esplorobjekto estas Tero: Ekologio - scienco, kiu studas la rilatojn inter la vivantaj estaĵoj kaj ilia medio.
La mineralogio (ankaŭ mineraloscienco) estas la fako de terscienco okupiĝanta pri eksteraj kvalitoj de mineraloj, pri ilia kemia konsisto kaj pri ilia kristala strukturo, dureco, optikaj trajtoj, genezo kaj pozicio en la evoluo de la tera krusto. La Mineralogio studas la ecojn, klasojn, deveno, transformiĝojn kaj praktikajn kaj ekonomiajn utiligojn de la diversaj mineraloj. Sciencisto kiu studas mineralogio estas mineralogo.
La solidstata kemio estas la subfako de kemio, kiu okupiĝas pri sintezo, strukturo, fizikaj atributoj kaj aplikaĵoj de solidaj materialoj.
Solid-stata fiziko estas branĉo de Fiziko de kondensa materio. Ĝi traktas ecojn kaj interagojn de solidaĵoj. Tio inkludas kristalojn (ordajn solidojn) kaj amorfajn solidojn (senordajn solidojn).
Kristalografio klasike estas la priskriba studo de la strukturo de kristaloj. Plej multaj materialoj povas formi kristalojn dum malrapida solidiĝo. La termino kristalografio ankaŭ referas al la eksperimentaj metodoj de determinado de la strukturo de atomoj en solidaĵoj. La eksperimentaj metodoj estas utilaj, kiam la strukturo de atomoj estas preskaŭ perfekte orda kiel en kristaloj kaj kiam ĝi estas malpli multe orda kiel en aroj de molekuloj. Do oni uzas kristalografion kaj en materiala scienco kaj en biologio.
Kristalo ĝenerale signifas eron de korpo, kiu en solida stato aperas sub la formo de regula aŭ simetria poliedro: kuba, prisma kristalo; kristaloj de marsalo, bismuto, glicerino; lavkristalo (potasa karbonato).

Solido

rviuq   
Solido estas fazo de materio, kiu havas formon kaj volumenon. La atomoj aŭ molekuloj estas relative proksimaj kaj fiksaj; tamen solidon ankoraŭ eblas deformi aŭ kunpremi.
Kristalsistemo ebligas klasifikan skemon pri kristalaj solidaĵoj. Oni klasifikas en kristalografio la priskribendajn kristalojn tridimensie helpe de la kristala strukturo.
Kemie, miksaĵo estas kunmetaĵo el pluraj substancoj en kiu la substancoj konservas siajn identecojn, tio estas, ne okazas kemia reakcio inter la komponantoj.

Alojo

rviuq   
Alojo estas kunmiksaĵo, aŭ en solvaĵo aŭ kemia kombinaĵo, de du aŭ pli elementoj el kiu almenaŭ unu estas metalo. Alojo kun du komponantoj nomiĝas binara alojo; tiu kun tri estas terciara alojo; tiu kun kvar estas kvaternara alojo. La rezulto estas substanco kun ecoj malsamaj de tiuj de ties komponantoj.

Комментариев нет:

Отправить комментарий