суббота, 6 августа 2016 г.

Mekaniko

Romba kristalsistemo estas la tria (el sep) klaso de kristalsistemoj, kiujn studas la kristalografio. Ĝi havas tri 90°-angulojn (pro tio, tia sistemo ofte nomiĝas ortoromba), kaj nenian samlongan lateron.
Monoklina kristalsistemo estas la dua klaso de kristalsistemoj kiuj studas la Kristalografio. Ĝi rilatas al kristalformo kun du interortaj aksoj. Ĝi havas du 90°-angulojn kaj nenian samlongan akson.
En la triklina kristalsistemo ĉiuj anguloj malsamas je 90°, ĉiuj lateroj diverslongas. Tiel tiu kristalsistemo montras la plej malperfektan simetrion - ĝi posedas neniun difinantan simetrielementon. La elementarĉelo de la triklina kristalsistemo estas, geometrie vidite, spato (paralelepipedo, paralelplata).

Rekto

rviuq   
Rekto estas speciala speco de kurbo. En ĉiutaga lingvo signifas ne kurba, sen larĝa. Ĉi tiu priskribo bone priskribas rekton en kartezia koordinato. Sed en matematiko estas ankaŭ aliaj koordinatoj. Tiam rekto nomiĝas geodezia linio.
Sur la rekto kun du diversaj punktoj A kaj B, ni povas elekti du direktojn: de A al B, aŭ de B al A. Ni nomu, ekzemple la direkton de A al B, la pozitiva direkto. Oni povas establi unu-al-unuan konformecon inter reelaj nombroj kaj la aro de la punktoj de donita rekto. Ni konformu al 0 ian punkton sur la rekto kaj nomi ĝin originpunkto. Ni akceptu ian detranĉon de la rekto kiel unuo de la longo. Al ĉiu reela nombro ni konformu la koncernan punkton, kiu distancas de originpunkto per a distanco: al pozitiva direkto por "+a" nombro kaj al negativa direkto por "-a" nombro. La konstruita rekto esta

Optiko

rviuq   
Optiko estas tiu fako de scienco, kiu temas pri lumo, kiel parto de fiziko, kaj ankaŭ pri la nefiziologia parto de la vidado.
Duktileco (derivita de la latina ducere (tiri, konduki, gvidi)) estas la eco de materialo, multe deformiĝi je superstreno antaŭ ol ĝi fiaskas. Ekzemple vitro rompiĝas sen konstateblaj deformiĝoj; ŝtalo kontraŭe kapablas dilatiĝi je ĝis 25 % antaŭ ol disŝiriĝi.
Resilienco estas kapablo de sistemo adaptiĝi al transformiĝo. La esprimo estas uzata en diversaj kuntekstoj. Oni parolas pri klimata resilienco, ekologia resilienco, organiza resilienco, psikologia resilienco ktp.
Elektra rezistanco estas mezuro por tio, kiom da elektra tensio necesas, por ke ia elektra kurento trairu konduktilon. En mezursistemo SI unuo de rezistanco estas omo (Ω). Rezistanco (R) de iu konduktanta aĵo estas grandeco, kiu povas esti kalkulita kiel:
Meĥaniko referencas al la parto de fiziko pritrakanta la ekvilibron, movadon de korpoj, la fortojn kiuj efikas sur la korpoj, kaj ties aplikado al maŝinoj kaj aparatoj. La termino "korpo" povas signifi grandan sortimenton de objektoj, ekzemple: partikloj, ĵetaĵoj, kosmaj flugaparatoj, astroj, maŝineroj, kaj eroj de solidoj, likvoj, gasoj, ktp.

Dureco

rviuq   
Dureco aŭ malmoleco estas la mekanika rezistanco, kiun mola korpo kapablas kontraŭ pli dura korpo. Ankaŭ ĝi povas esti difinita kiel la kvanto da enegio, kiun korpo eblas absorbi pro aplikita forto antaŭ rompiĝi aŭ deformiĝi. Kelkaj aliaj fizikaj ecoj rilataj al dureco estas la resilienco kaj duktileco.

Комментариев нет:

Отправить комментарий