Simetrio estas en la belaj artoj harmonia rilato inter la partoj kaj la tuto, kiu rezultas el proporcieco kaj regula aranĝo de tiuj partoj.
вторник, 23 августа 2016 г.
пятница, 19 августа 2016 г.
суббота, 6 августа 2016 г.
Miksaĵo
Terscienco estas fako de sciencoj, kies esplorobjekto estas Tero: Ekologio - scienco, kiu studas la rilatojn inter la vivantaj estaĵoj kaj ilia medio.
La mineralogio (ankaŭ mineraloscienco) estas la fako de terscienco okupiĝanta pri eksteraj kvalitoj de mineraloj, pri ilia kemia konsisto kaj pri ilia kristala strukturo, dureco, optikaj trajtoj, genezo kaj pozicio en la evoluo de la tera krusto. La Mineralogio studas la ecojn, klasojn, deveno, transformiĝojn kaj praktikajn kaj ekonomiajn utiligojn de la diversaj mineraloj. Sciencisto kiu studas mineralogio estas mineralogo.
La solidstata kemio estas la subfako de kemio, kiu okupiĝas pri sintezo, strukturo, fizikaj atributoj kaj aplikaĵoj de solidaj materialoj.
Solid-stata fiziko estas branĉo de Fiziko de kondensa materio. Ĝi traktas ecojn kaj interagojn de solidaĵoj. Tio inkludas kristalojn (ordajn solidojn) kaj amorfajn solidojn (senordajn solidojn).
Kristalografio klasike estas la priskriba studo de la strukturo de kristaloj. Plej multaj materialoj povas formi kristalojn dum malrapida solidiĝo. La termino kristalografio ankaŭ referas al la eksperimentaj metodoj de determinado de la strukturo de atomoj en solidaĵoj. La eksperimentaj metodoj estas utilaj, kiam la strukturo de atomoj estas preskaŭ perfekte orda kiel en kristaloj kaj kiam ĝi estas malpli multe orda kiel en aroj de molekuloj. Do oni uzas kristalografion kaj en materiala scienco kaj en biologio.
Kristalo ĝenerale signifas eron de korpo, kiu en solida stato aperas sub la formo de regula aŭ simetria poliedro: kuba, prisma kristalo; kristaloj de marsalo, bismuto, glicerino; lavkristalo (potasa karbonato).
Solido estas fazo de materio, kiu havas formon kaj volumenon. La atomoj aŭ molekuloj estas relative proksimaj kaj fiksaj; tamen solidon ankoraŭ eblas deformi aŭ kunpremi.
Kristalsistemo ebligas klasifikan skemon pri kristalaj solidaĵoj. Oni klasifikas en kristalografio la priskribendajn kristalojn tridimensie helpe de la kristala strukturo.
Kemie, miksaĵo estas kunmetaĵo el pluraj substancoj en kiu la substancoj konservas siajn identecojn, tio estas, ne okazas kemia reakcio inter la komponantoj.
Alojo estas kunmiksaĵo, aŭ en solvaĵo aŭ kemia kombinaĵo, de du aŭ pli elementoj el kiu almenaŭ unu estas metalo. Alojo kun du komponantoj nomiĝas binara alojo; tiu kun tri estas terciara alojo; tiu kun kvar estas kvaternara alojo. La rezulto estas substanco kun ecoj malsamaj de tiuj de ties komponantoj.
Mekaniko
Romba kristalsistemo estas la tria (el sep) klaso de kristalsistemoj, kiujn studas la kristalografio. Ĝi havas tri 90°-angulojn (pro tio, tia sistemo ofte nomiĝas ortoromba), kaj nenian samlongan lateron.
Monoklina kristalsistemo estas la dua klaso de kristalsistemoj kiuj studas la Kristalografio. Ĝi rilatas al kristalformo kun du interortaj aksoj. Ĝi havas du 90°-angulojn kaj nenian samlongan akson.
En la triklina kristalsistemo ĉiuj anguloj malsamas je 90°, ĉiuj lateroj diverslongas. Tiel tiu kristalsistemo montras la plej malperfektan simetrion - ĝi posedas neniun difinantan simetrielementon. La elementarĉelo de la triklina kristalsistemo estas, geometrie vidite, spato (paralelepipedo, paralelplata).
Rekto estas speciala speco de kurbo. En ĉiutaga lingvo signifas ne kurba, sen larĝa. Ĉi tiu priskribo bone priskribas rekton en kartezia koordinato. Sed en matematiko estas ankaŭ aliaj koordinatoj. Tiam rekto nomiĝas geodezia linio.
Sur la rekto kun du diversaj punktoj A kaj B, ni povas elekti du direktojn: de A al B, aŭ de B al A. Ni nomu, ekzemple la direkton de A al B, la pozitiva direkto. Oni povas establi unu-al-unuan konformecon inter reelaj nombroj kaj la aro de la punktoj de donita rekto. Ni konformu al 0 ian punkton sur la rekto kaj nomi ĝin originpunkto. Ni akceptu ian detranĉon de la rekto kiel unuo de la longo. Al ĉiu reela nombro ni konformu la koncernan punkton, kiu distancas de originpunkto per a distanco: al pozitiva direkto por "+a" nombro kaj al negativa direkto por "-a" nombro. La konstruita rekto esta
Optiko estas tiu fako de scienco, kiu temas pri lumo, kiel parto de fiziko, kaj ankaŭ pri la nefiziologia parto de la vidado.
Duktileco (derivita de la latina ducere (tiri, konduki, gvidi)) estas la eco de materialo, multe deformiĝi je superstreno antaŭ ol ĝi fiaskas. Ekzemple vitro rompiĝas sen konstateblaj deformiĝoj; ŝtalo kontraŭe kapablas dilatiĝi je ĝis 25 % antaŭ ol disŝiriĝi.
Resilienco estas kapablo de sistemo adaptiĝi al transformiĝo. La esprimo estas uzata en diversaj kuntekstoj. Oni parolas pri klimata resilienco, ekologia resilienco, organiza resilienco, psikologia resilienco ktp.
Elektra rezistanco estas mezuro por tio, kiom da elektra tensio necesas, por ke ia elektra kurento trairu konduktilon. En mezursistemo SI unuo de rezistanco estas omo (Ω). Rezistanco (R) de iu konduktanta aĵo estas grandeco, kiu povas esti kalkulita kiel:
Meĥaniko referencas al la parto de fiziko pritrakanta la ekvilibron, movadon de korpoj, la fortojn kiuj efikas sur la korpoj, kaj ties aplikado al maŝinoj kaj aparatoj. La termino "korpo" povas signifi grandan sortimenton de objektoj, ekzemple: partikloj, ĵetaĵoj, kosmaj flugaparatoj, astroj, maŝineroj, kaj eroj de solidoj, likvoj, gasoj, ktp.
Dureco aŭ malmoleco estas la mekanika rezistanco, kiun mola korpo kapablas kontraŭ pli dura korpo. Ankaŭ ĝi povas esti difinita kiel la kvanto da enegio, kiun korpo eblas absorbi pro aplikita forto antaŭ rompiĝi aŭ deformiĝi. Kelkaj aliaj fizikaj ecoj rilataj al dureco estas la resilienco kaj duktileco.
Tetragona kristalsistemo
Oro (latine: aurum) estas kemia elemento de la perioda tabelo kun la simbolo Au kaj atomnumero 79.
Sulfidoj estas saloj de sulfurhidrogenoj (H2S), kiuj entenas la sulfid-jonon S2− aŭ kovalentaj organikajn kombinaĵojn en strukturo de R-S-R', kiuj ankaŭ nomiĝas tioeteroj. La sulfid-anjonoj nomiĝas mallonge sulfidoj.
Fero (latine Ferrum) estas kemia elemento de la perioda tabelo kun la simbolo Fe kaj atomnumero 26. Ĝi estas metalo de la 4-a periodo kaj de la 8-a grupo en la perioda tabelo.
La mineralo Pirito estas fera sulfido kun simbolo FeS2. Ĝi estas tre helflava kun oraj nuancoj, tre brila kaj opaka, ne travidebla kaj tre reflekteca. Pro sia koloro, oni ofte konfuzas ĝin kun oro, ĉefe la nefakuloj, pro tio, oni nomis ĝin ankaŭ oro de stultuloj.
Kuba kristalsistemo estas la sepa klaso de kristalsistemoj kiuj studas la Kristalografio. En Ĝi estas la plej alta simetrio, per tri samlongaj aksoj en 90°-anguloj.
Paralelepipedo estas tridimensia geometria formo simila al kubo krom ke ĝiaj facoj estas paralelogramoj kaj ne kvadratoj. Oni povas difini ĝin laŭ tri ekvivalentaj manieroj:
Kristalsistemo ebligas klasifikan skemon pri kristalaj solidaĵoj. Oni klasifikas en kristalografio la priskribendajn kristalojn tridimensie helpe de la kristala strukturo.
Geometrio (de la grekaj γης, "tero", kaj μετρoς, "mezuro") estas branĉo de matematiko kiu studas spacajn rilatojn (ekz. reciproka situo), formojn (ekz. geometriaj korpoj), grandojn kaj relativan situon de figuroj, kaj ilian ĝeneraligon. Naskiĝo de geometrio koncernas al tempoj de antikveco kaj estas kaŭzita pro la praktikaj bezonoj mezuri terpecojn, volumenon ktp. Geometro estas specialisto pri geometrio,[1] nome fakulo pri geometrio, matematikisto kiu laboras en la kampo de geometrio.
En geometrio, romboedro estas geometria solido (paralelepipedo), kies ĉiuj facoj estas romboj. La plej baza formo de romboedro estas sesedran prismon.
Tetragona kristalsistemo estas la kvara klaso de kristalsistemoj, kiujn studas la Kristalografio. Ĝi havas du samlongajn kradovektorojn, tri 90°-angulojn.
Heksagona kristalsistemo estas la sesa klaso de kristalsistemoj, kiujn studas la kristalografio. Ĝi havas du samlongajn laterojn en sama ebeno kun 120°-angulo, la tria latero staras vertikale al tio.
Подписаться на:
Сообщения (Atom)